Lasta jaro mi ludis multe Mario Kart 8 Deluxe kun aliaj per Yuzu kaj decidis provi traduki la ludon esperanten. Esperanto estas mia plej ŝatata lingvo, ĉar ĝi belsonas kaj estas logika, do multe sencis fari tradukon de ĉi tiu videoludegon. La traduko de Mario Kart 8 Deluxe estas modifikaĵo, tio signifas, ke oni ŝanĝas la ecojn de ludo kaj ke oni povas ludi en esperanto nur per emuliloj kiel Yuzu aŭ kutima firmvaro kiel Atmosphere




Kreado de tiparo#
Mi startis la modifikadon per elŝutado de romfs-o de MK8 en Yuzu kaj ankaŭ elŝutis Switch Toolbox. Poste mi malfermis message.sarc
per Switch Toolbox kaj eksportis Common.msbt
- la plej granda parto de la traduko estas simple ŝanĝi la nomoj kaj tekstoj en ĉi tiu dosiero per MSBT Editor Reloaded.
Unu el la unuaj problemoj estas ke tiparoj de Switch (kiu interese estas derivitaj de Wii U), kiu estas uzitaj en Mario Kart 8, ne havas ĉapelliterojn ŝo, ĉo, ĵo, ĝo, ŭo kaj ĥo. Por aldoni tiujn literojn, mi decidis anstaŭtigi iajn malpli uzitajn literojn per niaj ĉapelliteroj, sed unue mi bezonis krei ilin.


Por krei la tiparon, mi elŝutis Switch Toolbox kaj BFFNT. Bedaŭrinde BFFNT ne funkcias bone en Linukso, do mi devis elŝuti virtualmaŝinon. Kun BFFNT oni povas elŝuti la bildojn de tiparo kaj ŝanĝi ilin en Krita. Jes la Switch kaj Wii U ne uzas vektortiparojn, do oni simple povas kopii la bildon de ezemple H kaj kopii la ĉapelon de la litero ê kaj surmeti ĝin:
Sed mi ankaŭ kreis bildojn por tekstoj, kiuj ne estas skribitaj sed estas nur bildoj:
Ĥmm, strange ke ne ekzistas AI-iloj por krei ĉapelliterojn el mallongaj tiparoj
Kinopio kaj Maskaŝo#
Por la traduko mem mi komparis tradukojn el multaj lingvoj - precipe la angla, germana, franca, itala kaj kompreneble nipona/japana. Mi ĉiam elektis la tradukon, kiu sonas plej bone en esperanto kaj kiu havas la plej bonan sencon.
Mi tute ŝatas la niponajn/japanajn nomojn, ĉar ili estas simple elparoeblaj kaj ankaŭ ofte finiĝas per -o, -n, -a aŭ -i - perfekta por esperanto. Jen unu ezemplo: Kinopio nomiĝas キノコ (Kinoko) aŭ キノピオ (Kinopio - same en la korea: 키노피오) - ambaŭ nomoj estas perfekte tradukebla esperanten - sed mi vere devas diri, ke mi ne komprenas kial en angla oni nomiĝas Kinopio Toad? Kinopio estas fungo kaj ne bufo… Kaj komprenas mi malpli kial oni ankaŭ nomiĝas Toad en la germana, franca (krom en Kebeko 💪🇨🇦), hispana kaj itala… Nu, mi tenis Kinopion kaj ankoraŭ ja ŝatas la decidon.
Dum la tradukado Ripjo el la Discord-servilo Esperanto donis al mi multaj konsiletoj kaj ankaŭ proponis uzi la nomon Maskaŝo por Shy Guy, kiu venas el la franca Maskass kaj Maskache (ĝi mojose signifas kaŝitan maskon) - mi ŝatas la ideon kaj tenis la nomon.
Jes mia traduko havas multajn erarojn, sed mi lernis multe kaj plibonigis mian Esperanton kaj ĉefe - tradukado estas amuza 😁


Ĝuu ludi!
Reply by Email