Skip to main content

La tradukado de Saber

·111 words·1 min
Esperanto
Luĉjo
Author
Luĉjo
Studento kaj via loka esperantisto

Mia tabulkomputilo estas Samsung Galaxy S6 Lite kiu subtenas la LineageOS operaciumon. Sur ĝi mi nur havas malfermofontecajn aplikaĵon, kiujn mi elŝutis per F-Droid. Longe mi serĉis por notaplikaĵon, ĉar mi ŝatas skribi notojn dum prelegoj en mia universitato.

Post longa serĉado mi trovis la deziritan aplikaĵon! Ĝi estas Saber! Saber estas senpaga kaj malfermofonteca notaplikaĵo por manskribado. Se vi ne volas uzi Samsung Notes-on, Saber estas la plejbona alternativo kaj jes mi dedicis traduki ĝin!

La traduko disponeblas en la 1.27-a versio kaj elŝuteblas per F-Droid, Flatpak kaj tiel plu. Mi ankoraŭ bezonas plibonigi partojn de la traduko, sed mi ĝojas ke mi denove multe lernis per traduki!

Ĝuu notadi!

Image of the translated menu

Reply by Email